ETIKEDILO
Etikedilo
estas programo, kiu etikedas tekston. Tio signifas, ke la vortklaso de ĉiu
vorto en la teksto estas analizita kune kun diversaj aliaj informoj pri la
vorto, kiel ekz. la fleksia formo. La rezulto nomiĝas la etikedo de la
vorto aŭ la etikedo de la teksto. En Tungutorg etikedado de la islanda
fontteksto estas kuna unua paŝo por tradukado el la islanda en la danan
kaj tradukado el la islanda en la anglan. Pro tio, la etikedo de islanda teksto
estas kroma produkto en tiuj tradukadoj kaj uzantoj de Tungutorg eblas alvoki
la etikedon aparte sen sekvonta tradukaĵo.
La etikedado plejparte sekvas la saman metodon, kiel oni uzas en Íslensk
orðtíðnibók (Islanda frekvencvortaro) de 1991, tiel ke, ekzemple, ordaj
numeraloj estas registritaj kiel adjektivoj, prepozicioj estas registritaj kiel
adverboj regantaj kazon kaj interjekcioj estas registritaj kiel subklaso de
adverboj. Tamen, diference, ĉe Tungutorg oni pritraktas refleksivan formon
de verbo kiel aparta verbo, tiel ke la bazformo, la infinitivo, finiĝas
per st. Kaj,
plue, numeraloj estas klasigitaj en kelkaj subklasoj. En Tungutorg oni
aranĝas la etikedon de la islanda teksto tiamaniere por ke ĝi
utiliĝu kiel eble plej bone al la perkomputilaj tradukadoj.
La enhavo de tiu retpaĝo ankaŭ estas havebla kiel
Word-dokumento aŭ PDF.
Superrigardo de la islanda etikedaro sekvas.
Islanda etikedaro
n SUBSTANTIVO k vira genro v ina genro h neŭtra genro e singularo f pluralo n nominativo o akuzativo þ dativo e genitivo g kun sufiksa artikolo m persona nomo ö nomo de loko s alia propra nomo
l ADJEKTIVO k vira genro v ina genro h neŭtra genro e singularo f pluralo n nominativo o akuzativo þ dativo e genitivo s forta fleksio v malforta fleksio o senfleksia f pozitivo m komparativo e superlativo
f PRONOMO a montra pronomo b nedifina montra pronomo e poseda pronomo o nedifina pronomo p persona pronomo s demanda pronomo t rilata pronomo k vira genro v ina genro h neŭtra genro 1 1. persono 2 2. persono e singularo f pluralo n nominativo o akuzativo þ dativo e genitivo
g ARTIKOLO k vira genro v ina genro h neŭtra genro e singularo f pluralo n nominativo o akuzativo þ dativo e genitivo |
t NUMERALO f kardinala nombro a jarnombro p procenta nombro o nedifina nombro k vira genro v ina genro h neŭtra genro e singularo f pluralo n nominativo o akuzativo þ dativo e genitivo
s VERBO (ne pret. participo) n infinitivo b imperativo f indikativo v subjunktivo s supino l prezenca participo g aktiva m refleksiva 1 1. persono 2 2. persono 3 3. persono e singularo f pluralo n prezenco þ preterito
s VERBO (pret. participo) þ preterita participo g aktiva m refleksiva k vira genro v ina genro h neŭtra genro e singularo f pluralo n nominativo o akuzativo þ dativo e genitivo
a ADVERBO a ne regas kazon o regas akusativon þ regas dativon e regas genitivon u interjekcio m komparativo e superlativo
c KONJUNKCIO n signo de infinitivo t rilata konjunkcio
_______________________________________
# nekonata vorto |