PRI TUNGUTORG

 


La retejo Tungutorg estas destinita por perkomputila (maŝina) tradukado inter la islanda kaj kelkaj aliaj lingvoj. La funkciigo de Tungutorg celas al promocii pacan kaj kulturan komunikadon inter islandanoj kaj aliaj nacioj per faciligi vojon inter lingvoj. Pro tio, la aliro al Tungutorg estas senpaga por ĝeneralaj uzantoj de la Interreto, kie ajn ili loĝas.

Je la malfermo de Tungutorg, la 29an de marto 2008, estis prezentitaj kvar specoj de tradukoj, krom etikedado de islanda teksto. Pli poste, eventuale pli da opcioj estos aldonitaj.

Tradukoj:


Etikedado:


La retservilo de Tungutorg devas povi samtempe servi al multaj uzantoj, kaj por protekti ĝin kontraŭ tro granda ŝarĝo estas limigita la grandeco de teksto, kiu estu tradukata aŭ etikedata ĉiufoje. Tiuj limoj povas esti laŭsperte ŝanĝitaj. Komence, la limoj estis metitaj je 2000 karaktroj, sed la 6an de junio 2009 tio estis ŝanĝita al 4000 karaktroj post pligrandigo de la rapideco de tradukado, kaj la 8an de januaro 2010 plue ŝanĝita, al 10000 karaktroj, sekve al transigo de la funkciado de Tungutorg al pli nova kaj pli potenca komputilo.

Stefán Briem estas respondecis pri la funkciado de Tungutorg ĝis sia morto en aprilo 2022.